Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Radio Havano bezonas vian helpon

| 2015-03-18
Bookmark and Share

 

    Maritza Gutiérrez estas redaktorino de www.radiohc.cu/eo, por solvi la problemon vizaĝantan de sia laborejo ŝi petas helpojn de tutmondaj esperantistoj:

 

    Mi estis informita ke la stabo de la radiostacio interesiĝas pri la reala aŭdantaro de la Esperanto-elsendoj, ĉar oni planas redukti aŭ forigi programojn kies aŭdantaro malmultas, pro kostaj demandoj. Dum la lasta jaro la kvanto da leteroj kaj speciale retmesaĝoj falis, do, ili sin demandas ĉu la esperantistoj vere interesiĝas.

 

    Nia skipo petas al vi kaj al ĉiuj viaj geamikoj, sendi retmesaĝojn al la radiostacio por konfirmi ke vi aŭdas la elsendon kaj interesiĝas pri ĝia plua daŭrigo.

 

    La retadreso al kiu vi devas skribi estas la jena: radiohc@enet.cu

 

    Ni tre aprezos vian kontribuon!

 

Maritza Gutiérrez

redaktoro de www.radiohc.cu/eo

(el La Balta Ondo)

Redaktoro:Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments