El Popola Ĉinio>头条新闻>

64,5-kilometra aleo malfermota en majo

| 2015-03-18
Bookmark and Share

 

    Aleo kunliganta la Parkon de Pekina Ĝarden-Ekspozicio, la Beigong-an Nacian Arbaran Parkon kaj la Parkon Qinglong-lago estos malfermita al la publiko ekde la 1-a de majo. Laŭ konigo de koncerna respondeculo de la ĝardenistika kaj arbariza administracio de la distrikto Fengtai, ĉefa parto de la aleo estis kompletigita en la fino de la lasta jaro. La aleo, kiu longas 64,5 kilometrojn kaj okupas 143,67 hektarojn, estos verda sistemo por ripozo kaj por biciklado.

 

    La aleo konsistas el sep zonoj respective por urba biciklado, montgrimpado, ripozo en arbaro, distrado en kamparo, apreco de pejzaĝoj kaj parka ripozo. Troviĝas 60 mil arboj kaj konstruaĵoj por ripozo kaj ŝirmado kontraŭ pluvo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments