El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj pilotinoj en la internacia mara kaj aera ekspozicio de Malajzio

| 2015-03-19
Bookmark and Share


La kvar pilotinoj
 
    La 17-an de marto okazis la 13-a Malajzia Langkawi-a Internacia Mara kaj Aera Ekspozicio. En ĝi partoprenis kvar pilotinoj el la Flugdemonstra Trupo Bayi de la Ĉina Aerarmeo. Ilia prezentado de pilotado de la ĉina milit-aviadilo Jian-10 fariĝis bela spektaklo en la ekspozicio.
 
    He Xiaoli, Sheng Yifei, Yu Xu kaj Tao Jiali estas nuraj kvar pilotinoj en la Flugdemonstra Trupo Bayi. Kun la averaĝa flugtempo de pli ol 800 horoj ili flugis super la placo Tian'anmen okaze la revuo por festi la 60-jaran datrevenon de la fondiĝo de la nova Ĉinio. En la jaro 2014 ili faris prezentadon de aera akrobataĵo pilotante la aviadilon Jian-10 dum la 10-a Ĉina Zhuhai-a Aera Ekspozicio.
 
    Tio estas la unua fojo por ĉinaj pilotinoj de ĉasaviadilo partopreni en flug-prezentado eksterlande. Antaŭ okazo de la ekspozicio The Star, la plej fama anglalingva ĵurnalo de Malajzio, diris, ke la flug-prezentado de ĉinaj pilotinoj estos la plej ekscita dum la ĉi-foja ekspozicio.

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1  2  3  4  5  >  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments