El Popola Ĉinio>头条新闻>

Librovendejo malfermos diurnan filion

| 2015-03-19
Bookmark and Share

 

    La 23a de aprilo estas la Monda Libra Tago. Tiutage de la lasta jaro la librovendejo Sanlian Taofen komencis diurnan servon, kaj ĝi fariĝis la unua diurna librovendejo en Pekino. Neatendite, post unu-jara funkciado, ĝia filio sur la placo Sciencteknologio de Qinghua Tongfang estos malfermita en la 23a de aprilo.

 

    La unua diurna librovendejo baldaŭ festos sian unuan datrevenon. Escepte de la tri-taga paŭzo dum la ferioj de la Printempa Festo ĝi funkciis seninterrompe en la lasta jaro. Laŭ konigo, nun la ĉiutaga vendo kalkuliĝas al 70 mil juanoj, kaj antaŭ la diurna servo la sumo estis nur 30 mil juanoj. Ekde la diurna provservo en la 4a de aprilo de la lasta jaro ĝis la jarfino, la profito kreskis per 130%. Tial la librovendejo decidis malfermi filion.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments