El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping ĉeestos al la Bo'ao-a Forumo de Azio en 2015

| 2015-03-19
Bookmark and Share

 

    La 27-an de marto okazis gazetara konferenco pri la preparado por la Bo'ao-a Forumo de Azio en 2015. Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de la forumo, diris, ke Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, ĉeestos al la inaŭguro de la ĉi-jara forumo, kaj ke la nombro de la ŝtatestroj kiuj partoprenos la forumon superos tiujn de la pasintaj jarkunvenoj de la forumo.

 

    La forumo daŭros de la 26-a ĝis la 29-a de marto en la provinco Hainan en suda Ĉinio. Ĝi havos la ĉeftemon "Nova futuro de Azio: Cele al la komunumo de la komuna sorto" kaj subtemojn pri makroekonomio, regiona kunlaboro, industria transformo, teknika kreivo, politika sekureco kaj socia kaj popola vivo. Laŭ statistiko de la sekretariejo de la forumo, en la ĉi-jara forumo partoprenos 1 772 oficialaj reprezentantoj kaj 1 014 raportistoj, entute 2 786 personoj el 49 landoj kaj regionoj. Estas antaŭvidite, ke pli ol 80 ministro-rangaj ŝtatoficistoj de diversaj landoj ĉeestos al la forumo aŭ ĉeestos kun siaj ŝtatestroj kiel sekvantoj, kaj venos al la forumo ankaŭ la estroj de 65 entreprenoj sur la listo de la revuo Fortune pri la 500 plej prosperaj kompanioj de la mondo kaj la respondeculoj de la azi-pacifika regiono aŭ de Ĉinio el aliaj 132 entreprenoj sur la sama listo .

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments