El Popola Ĉinio>头条新闻>

La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono akiras grandan progreson

| 2015-03-19
Bookmark and Share

 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun usona eksa ŝtatsekretario Henry Kissinger la 17-an de marto, en la Granda Popola Halo en Pekino.

 

    Xi Jinping laŭdis Kissinger pro lia grava kontribuo por la disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Xi montris, ke nuntempe la dulandaj interrilatoj akiras gravan kaj pozitivan progreson. Li diris ankaŭ, ke en novembro de la pasinta jaro, li kaj prezidento Barack Obama renkontiĝis en Pekino kaj antaŭ nelonge ili faris telefonan interparolon por plani la disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj. Konstruo de novtipaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kiel grandaj landoj ne nur konformas al la bazaj interesoj de la popoloj de la du landoj, sed ankaŭ utilas al la paco, stabileco kaj prospero de la azi-pacifika regiono kaj al tiuj de la mondo. Xi diris, ke Ĉinio klopodas por konstrui la bonhavan socion kaj sekvas la vojon de paco kaj disvolviĝo. Samtempe, Ĉinio estas aktiva forto de la internaciaj aferoj.

 

    Kissinger dankis prezidanton Xi pro la renkontiĝo kun li, malnova amiko de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio faras reformadon kun historia signifo. La rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas gravaj por la du flankoj kaj ankaŭ por la paco, progreso kaj disvolviĝo de la tuta terglobo. Li kredas, ke la ŝtata vizito de prezidanto Xi al Usono en la kuranta jaro estos historia, kaj deziras sukceson al la vizito.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments