El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konkurencas servo de ĉartita aŭto

| 2015-03-20
Bookmark and Share

 

    Ekde la lasta jaro en Ĉinio furoras la servo de ĉartita aŭto kiel etendiĝo de la poŝtelefona aplikita softvaro por alvoko de taksio. En la komenco koncernaj kompanioj ofertis la servon per disdono de granda kvanto da kuponoj. Post kiam la poŝtelefonaj softvaroj Didi kaj Kuaidi malfermis la merkaton, la taksiokompanio CAR rapide aliĝis al la konkurenco, kaj post tio la softvaro AA-taksio, la taksiokompanioj Yongche kaj Uber aliĝis unu post alia, kaj tiel la konkurenco fariĝis pli intensa.

 

    Laŭ enketo de la interreta kompanio Tencent, 80% da enketitoj iam prenis nelicencitajn taksiojn. Ĉartita aŭto kiel suplemento de taksio havas grandan spacon de disvolviĝo. Yang Chuantang, ministro pri transportado, diris, ke post la du politikaj sesioj la ministerio komencos la kvaran esploron pri kunordigo de la interesoj de uzantoj, entreprenoj kaj interretaj kompanioj por trovi la plej grandan komunan divizoron kaj plibonigi la administradon de taksioj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments