El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis Lee Kuan Yew, eksĉefministro de Singapuro

| 2015-03-23
Bookmark and Share

 

    La 23-an de marto la Ĉefministra Oficejo de Singapuro anoncis, ke la 91-jara Lee Kuan Yew, eksĉefministro de Singapuro, forpasis je la 3-a horo kaj 18 minutoj tiu-tage en la Centra Hospitalo.

 

    La 5-an de februaro Lee Kuan Yew enhospitaliĝis pro serioza pulmito. Lastatempe la Ĉefministra Oficejo multfoje donis informojn pri malboniĝo de lia sanstato. La 22-an de marto la oficejo anoncis, ke li estis pli malforta.

 

    Lee Kuan Yew naskiĝis en septembro de 1923. De 1959 ĝis 1990 li funkciis kiel la unua ĉefministro de Singapuro. Li estis patro de Lee Hsien Loong, la nuna singapura ĉefministro. Li servis kiel pliaĝa ministro kaj ministra mentoro kaj estis nomita kiel "ŝtat-patro de Singapuro".

 

    Dum la lastaj jaroj Lee Kuan Yew malofte aperis en la politika scenejo de Singapuro kaj malofte partoprenis en publikaj aranĝoj. Tamen kiel unu el la plej influaj personoj en la politika rondo de Singapuro li estis multe atentita de diversaj rondoj.

 

    En la sama tago, je la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj ankaŭ en sia persona nomo, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al singapura prezidento Tan Keng Yam por esprimi la profundan funebron al Lee Kuan Yew kaj sinceran konsolon al liaj familianoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments