El Popola Ĉinio>头条新闻>

Templo-foiro de "la dua tago de la dua monato" okazis en Henan, Ĉinio

| 2015-03-23
Bookmark and Share

    La 21-an de marto estas la dua tago de la dua monato de la Ŝaf-Jaro laŭ la luna kalendaro de Ĉinio. Laŭ tradicio, ĉiujare okazas en tiu ĉi tago templo-foiro en la templo Bailongtan, kiu estas en la urbo Anyang de la provinco Henan. En la homplena templo, oni okazigis grandan ceremonion por la bona klimato kaj riĉa rikolto en la kuranta jaro. Tagmeze, oni pretigis vegetalajn manĝaĵojn senpage por la partoprenantoj de la foiro.

 


La 21-an de marto 2 mil homoj prenas senpagan tagmanĝon en la templo-foiro. (Fotita de Wang Zirui)
 


La 21-an de marto 2 mil homoj prenas senpagan tagmanĝon en la templo-foiro. (Fotita de Wang Zirui)
 


La 21-an de marto 2 mil homoj prenas senpagan tagmanĝon en la templo-foiro. (Fotita de Wang Zirui)

 

    Ĉi-jare, en la templo estis 4 kuirujoj en kiuj ĉinaj spagetoj estis kuirataj por ĉirkaŭ 2 mil personoj. La manĝaĵoj estis tute formanĝitaj en malpli ol unu horo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments