El Popola Ĉinio>头条新闻>

IOK taksas Pekinon kaj Zhangjiakou pri Vintraj Olimpikoj

| 2015-03-23
Bookmark and Share

    Matene de la 23a de marto Alexander Zhukov, prezidanto de Pritaksa Komisiono de la Internacia Olimpika Komitato (IOK), atingis Pekinon per aviadilo. Ĝis tiu tago ĉiuj membroj de la komisiono jam venis al Pekino. Marde ili komencos la pritakson en Pekino kaj Zhangjiakou.

 

 

    La komisiono aŭskultos raporton de la Pekina Komitato pri Gastigo de Vintraj Olimpikoj, faros ĉelokan inspekton kaj demandos la du lokojn pri la preparo por la Vintraj Olimpikoj kungastigotaj. La raporto konsistos el 14 temoj, t. e. deziro kaj perspektivo, heredaĵoj kaj partopreno, ĝenerala koncepto, sportoj kaj sportejoj, olimpika vilaĝo kpt. La komisiono esploros konkursajn kaj nekonkursajn sportejojn en tri olimpikaj zonoj en Pekino, Yanqing kaj Zhangjiakou. Post la pritakso la komisiono ekzamenos la raporton pri la gastigo de la Vintraj Olimpikoj, kaj prezentos pritaksan raporton al IOK. En la komenco de junio kandidataj urboj ricevos la respondon.

 

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments