El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la turisma sezono de Tibeto 2015

| 2015-03-23
Bookmark and Share


La Palaco Potala
 


Majesta pejzaĝo de neĝmontoj

 

    Posttagmeze de la 21-a de marto atingis Tibeton la trajno kun la unua grupo de turistoj por ĉeesti la "feston de persikfloroj", markante la komencon de la turisma sezono de Tibeto 2015.

 

    Laŭ informo, la aranĝo komenciĝis en la 19-a de marto kaj daŭros ĝis la 4-a de aprilo. Entute 5 trajnoj kun 1 270 turistoj venos al Tibeto por viziti la Palacon Potala, la templon Jokhang kaj Norbulingka.

 

    Kun la temperaturo pli kaj pli alta, verdiĝas la tibeta altebenaĵo, kaj tial tre varmas turismo al Tibeto. Ankaŭ ĉi-jare la "festo de persikfloroj" okazos en la prefektejo Nyingchi. Ĝi inaŭguriĝos en la 30-a de marto kaj daŭros ĝis la 20-a de aprilo. Post la inaŭguro la festo disvolviĝos en 6 diversaj lokoj, kie oni povos koni la unikan kulturon de Tibeto kaj ĝui ĝian majestan pejzaĝon.

 

    Tibeto havas diversspecajn kaj elstarajn turismajn resursojn inkluzive de la Palaco Potala, la Monto Ĉomolungmo (Everesto), praarbaroj, lagoj kaj riveroj, herbejoj kaj dezertoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments