El Popola Ĉinio>头条新闻>

Srilanka prezidento hodiaŭ ekvizitis Ĉinion

| 2015-03-25
Bookmark and Share


Srilanka prezidento Maithripala Sirisena

    
    La 25-an de marto atingis Ĉinion srilanka prezidento Maithripala Sirisena kaj komencis sian unuafojan viziton al la lando. En la 26-a li ĉeestos la konferencon de la Bo'ao-a Forumo de Azio en 2015 kaj intervidiĝos kun ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang.

 

    Lia vizito celas konfirmi, ke Srilanko rigardas la rilatojn kun Ĉinio samgrave kiel tiuj inter Srilanko kaj Hindio. Ĉinio estas la dua granda komerca partnero de Srilanko kaj en la pasinta septembro, la dulandaj gvidantoj deklaris, ke ili komencis la traktadon pri la liberkomerca regiono inter la dulandoj. Jam okazis du sesioj de la traktado ĝis la fino de la lasta jaro.

 

    Laŭ informo, la duflankaj gvidantoj per la ĉi-foja intervidiĝo solvos problemojn koncernantajn ambaŭ flankojn inkluzive de tiu pri dogano. En la venontaj 3 jaroj, Ĉinio laŭplane investos 1.5 miliardojn da juanoj al Srilanko.

 

    Laŭ komento de Daily Post, Srilanko ludas gravan rolon en la strategio de la Mara Itinero de la Silka Vojo en la 21-a Jarcento, kiu profitigos la landon. Liu Jianchao, asistanto de la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la rilatoj inter Srilanko kaj Ĉinio havas novajn ŝancojn, kaj per ili la du landoj povas antaŭenpuŝi la partnerecon al nova etapo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments