El Popola Ĉinio>头条新闻>

IOK komencis la pritakson de la olimpikaj pavilonoj en Pekino

| 2015-03-25
Bookmark and Share

    La 24-an de marto la Internacia Olimpika Komitato (IOK) komencis la pritakson de la olimpikaj pavilonoj en Pekino kaj Zhangjiakou por la Vintraj Olimpikoj en 2022. Krom la urba regiono de Pekino, la teamo de IOK iros al la gubernio Yanqing kaj la urbo Zhangjiakou por pritaksi pli da pavilonojn konkursajn kaj nekonkursajn. La tuta taksado ampleksas pli ol mil punktojn.

 


IOK-teamo dum la pritraktado en la Nacia Sporthalo

 

    Wang Hui, vicĝenerala sekretario de la Pekina Olimpika Komitato, proparolanto kaj estro de la Propaganda Departemento de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj, diris, ke la problemo de aerkvalito estos certe solvita de Pekino je la trankviliĝo de sportistoj kaj turistoj el la tuta mondo, kaj ankaŭ de la ĉinaj popolanoj. Lastatempe, Pekino jam komencis la projekton 2013-2017 por purigi la aeron, la totala sumo de rilataj investoj en la registara financo estos pli ol 40 mil milionoj da juanoj, la sumo alkondukos la neregistaran investadon je 760 mil milionoj da juanoj. Kaj la provinco Hebei, kie estas la urbo Zhangjiakou, komencas strikte plenumi la aer-repurigan planon ekde la kuranta jaro.

 


IOK-teamo dum la pritraktado en la Nacia Naĝcentro

 

    La loko de la Vintraj Olimpikoj en 2022 estos elektita per voĉdonado julie en la urbo Kuala-Lumpuro de Malajzio. Pekino kaj Almato estas kandidatoj. Pekino, se elektita, fariĝos la unua urbo por gastigi kaj Somerajn kaj Vintrajn Olimpikojn.

 


IOK-teamo dum la pritraktado en la Ĉefurba Sporthalo

 

    Alexander Zhukov, prezidanto de Pritaksa Komisiono de IOK, diris, ke la komisiono finos la pritraksadon kun malferma animstato kaj nenia antaŭjuĝo. En la sekvaj tagoj, la komisiono atendas pli profunde koni Pekinon, celas vidi kiel la urbo planas utiligi la pavilonojn de la pasintaj someraj olimpikoj, kiel ĝi planas praktikigi sian kernan projekton kaj esperas pli bone scii la kunordigon de la olimpika kandidatiĝo por la olimpikoj kun la ŝtata strategio pri komuna evoluigo de Pekino, Hebei kaj Tianjin.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments