El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grandaj pupoj el Ĉinio estas ŝatataj en Kroatio

| 2015-03-26
Bookmark and Share

 

 

    La 22an de marto en la urbo Vukovar, orienta Kroatio, inaŭguriĝis la 20a Vukovar-a Internacia Pup-Festivalo, kaj montriĝas grandaj pupoj el norda Sichuan-provinco de Ĉinio. Ili tuj fariĝis fokuso de lokanoj kaj mediatoj. Ĉiu prezentado altiras milon da spektantoj, kio estas neatendita de la ludantoj.

 

    La ĉarmo de pupoj estas unika, kaj la prezentado de grandaj pupoj el norda Sichuan postulas lertecon. Tang Guoliang, respondeculo de la Nanchong-a Pupa Trupo, diris, ke la spektantoj miras pri la lertaĵoj de ilia prezentado, ekzemple ili manipulas la pupojn skribi per peniko, preni farĉitajn pastobuletojn faritajn el glueca rizo per manĝbastonetoj; precipe la prezentado, kombinita kun la unikaj ludoj de la sichuan-a opero, t. e. ŝanĝiĝo de vizaĝaj maskoj kaj fajro-sputo el buŝo, mirigis la rigardantojn. Post prezentado multaj spektantoj sin fotis kun la grandaj pupoj post scenejo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments