El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis Jarkunveno de Bo'ao-Forumo por Azio

| 2015-03-26
Bookmark and Share

 

    La 26an de marto en Hainan-provinco de Ĉinio komenciĝis la Jarkunveno de Bo'ao-Forumo por Azio 2015. La 4-taga kunveno havas la temon "Nova estonteco de Azio: marŝi al komunumo de komuna sorto". Kadre de la jarkunveno okazos pli ol 70 diskutoj pri makro-ekonomio, regiona kunlaboro, industria transformiĝo, teknika novigo, politiko kaj sekureco, socio, vivteno kaj aliaj kampoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos ĝian inaŭguron kaj faros ĉefteman prelegon en mateno de la 28a de marto.

 

    Ekde sia fondiĝo en la jaro 2001 la influo de la forumo ekspansiiĝas jaron post jaro, kaj nun ĝi fariĝis la plej grava organizo de ne-registara internacia konferenco en Azio. La kunvenon ĉeestos multaj ŝtatgvidantoj, inkluzive de armena prezidento Serzh Sargsyan, indonezia prezidento Joko Widodo, kazaĥa ĉefministro Karim Masimov, malajzia ĉefministro Najib Tun Razak, nederlanda ĉefministro Mark Rutte ktp.

 

    Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de Bo'ao-Forumo por Azio, diris, ke pli ol 80 ministraj oficistoj ĉeestos la kunvenon aŭ akompanos siajn estrojn en la kunveno. Samtempe direkciestroj aŭ ĝeneralaj direktoroj de 65 entreprenoj enskribitaj en la liston de la plej potencaj 500 kompanioj de la tuta mondo ĉeestos la kunvenon. Laŭ la fina statistiko de la sekretariejo de la forumo, ĉi-jare al la kunveno estas 1 772 oficialaj delegitoj kaj 1 014 raportistoj el 49 landoj kaj regionoj, kaj la nombro de ŝtatgvidantoj ĉeestantaj la kunvenon estas rekorda.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments