El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Mia Esperanto-instruado baldaŭ estos dujara

| 2015-03-26
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Tempo flugas sage. Nur per tiu ĉi banala parolturno mi povas esprimi mian miron, ke post kelkaj monatoj jam du plenaj jaroj pasos depost la komenciĝo de mia instruado de Esperanto en Pekino.

 


Malantaŭ la amuza instruado foje estis ankaŭ amaro.

 

    Tamen estas agnoskinde, ke la vojo ne ĉiam estis glata. Mi devas konfesi, ke pro diversaj kialoj foje la instruado stagnis. Mi ne povis daŭrigi la instruadon, kiu okazis en El Popola Ĉinio. En la mezaj monatoj de la lasta jaro mi mem sentis mankon de impulsoj por daŭrigi aliajn lecionojn okazantajn en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato.

 

    "Donu al mi pli pezajn taskojn!"

 

    Malgraŭ ĉio ĉi la afero sukcesis plu daŭri. Novaj stimuloj venis el studentoj. Juana (Shi Linjuan), kiu ĉeestas miajn lecionojn en la supre menciita universitato ekde la komenco, vizitis Japanion kun prof. Li Weilun kaj kelkaj aliaj por partopreni en la 4-a ILEI-Seminario en Orienta Azio (ISOA). Reveninte al Pekino ŝi petis min, ke mi donu al ŝi "pli pezajn taskojn". Oni scias, ke estas vere malmulte da studentoj, kiuj postulas ion tian!

 


Juana en Jokohamo, Japanio

 

    Juana klarigis, ke dum la restado en Japanio ŝi estis divers-maniere stimulita de japanaj esperantistoj. Ŝi komencis pensi, ke ŝi devas pli diligente lerni Esperanton por fariĝi flua parolanto. Nu, laŭ mi fakte ŝi jam tiam sufiĉe flue parolis la lingvon...

 

    Ricevinte tian peton, mi ne nur sentis la devon daŭrigi la instruadon sed ankaŭ enkonduki novan metodon. Post iom da pripensoj mi decidis provi metodon por trejni interpretistojn en la mezgrada klaso, en kiu Juana nun partoprenas.

 

    Interpretista metodo

 

    Kiel studmaterialon mi elektis paroladon de Edmond Privat, kiu estas publikigita en la retejo de CDELI, la planlingva fako de la urba biblioteko en la Chaux-de-Fonds, Svislando. Jen koncize kiel iras tiu kurso. Mi aŭdigas la paroladon po paragrafo, ĉiu studento venas antaŭ la nigran tablon por ripeti tion kion li aŭ ŝi aŭdas. Poste unu studento laŭtlegas la saman paragrafon, pri kiu oni ĵus okupiĝis, kaj alia studento provas ĝin traduki en la ĉinan.

 

    Tiu ĉi metodo montriĝis sukcesa. Ĝi ne nur ĝojigis Juanan, kiu evidente trovis ĝin utila por sia propra progreso, sed altiris/as novajn studentojn, multaj el kiuj estas veteranaj esperantistoj. Supozeble nenie aliloke en la ĉina movado oni praktikas tiom "avangardan" metodon, mi kaŝe fieras.

 

    Studentoj montras al mi la vojon

 

    La elementa klaso, por kiu novaj studentoj kolektiĝis en aprilo de la lasta jaro, ne okazis dum kelkaj someraj monatoj. En oktobro mi dissendis anoncon, ke tiu klaso rekomenciĝos. Iu studentino estis kredinta, ke ĝi ne plu okazos. Tamen mirakle, ĉiuj montris sin denove, kaj daŭre alfluas novaj. Ial nun ĉiuj ĉeestantoj de la elementa klaso estas virinoj.

 


Studentinoj prezentas sian familion en Esperanto.
 


Klasanoj de la meza klaso helpas tiujn de la elementa.

 

    Estas studentoj mem, kiuj montras al mi la vojon. Ne nur temas pri Juana. Ekde marto ĉi-jare aliĝis al la elementa klaso du novaj studentinoj: unu el ili estas esploristino kaj la alia doktoriĝanta studentino. Ili okupiĝas pri kompara literaturo. Pro interesiĝo pri Vasilij Eroŝenko en januaro ili partoprenis la kunvenon de la Pekina Esperanto-Asocio por antaŭfesti la Printempan Feston.

 


Xiong Ying, plej maldekstre en la unua vico

 

    Kiam mi interparolis kun ili dum la festo, ili tuj montris intereson ĉeesti en mia kurso. Tiam la esploristino, kiu cetere nomiĝas Xiong Ying, demandis min: "ĉu post duonjaro da studado oni povas legi artikolojn en Esperanto?" Tiu ĉi demando estis kvazaŭ vangofrapo por mi. Mi post longa interrompo denove konsciiĝis, ke mi devas bone prepari miajn lecionojn por ke la klasanoj povu laŭeble rapide atingi tian nivelon...

 

    Ĉu modernigo de la elementa klaso?

 

    Mi esperas, ke la legantoj spektu ankaŭ filmeton pri miaj lecionoj, kiun ni ĵus aperigis(http://www.espero.com.cn/2015-03/24/content_35141545.htm). Kiam mi preparis ĝin mi ne konsciis pri tio, sed fakte ĝi estas filmeto taŭga por antaŭfesti la dujaran jubileon de mia instruado en Pekino.

 


Mi ne nur instruas, foje ankaŭ filmas...

 

    Post la aperigo de tiu filmeto mi iom klopodis disvastigi ĝin. Spektinte la videaĵon Mirejo Grosjean, kiu nun estas prezidantino de ILEI, sugestis, ke miaj studentoj interparolu kun ŝi per skajpo. Fakte miaj kursoj ne estas oficiale agnoskitaj de la universitato, kaj pro tio ni kutime ne havas retaliron nek aliajn necesajn ekipaĵojn. Tamen mi klopodu por ke ankaŭ la elementa klaso povu iĝi teknologie pli moderna, se ne avangarda.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments