Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Publikigita rezulto de la 11-a Internacia Konkurso de Novaĵ-fotoj

| 2015-03-27
Bookmark and Share

La ora premio pri nemilita katastrofo Ebola balaas la ĉefurbon de Liberio fotita de John Moore
 
    La 25-an de marto estis publikigita en Chengdu la rezulto de la 11-a Internacia Konkurso de Novaĵ-fotoj. Post 5-taga juĝado 13 juĝistoj el 10 landoj kaj regionoj elektis 68 premiitajn fotojn inter pli ol 30 mil konkursaĵoj, kiuj koncernas militan katastrofon, ĉiutagan vivon kaj aliajn 6 kategoriojn. Fotistoj el 26 landoj kaj regionoj ricevis premiojn kaj la nombro de landoj, kies fotisto ricevis premion, estas plej multa en la historio. La foto Ebola balaas la ĉefurbon de Liberio fotita de usona John Moore ricevis la plej grandan premion de la novaĵ-fotoj.
 

    La Internacia Konkurso de Novaĵ-fotoj estis sankciita de la Propaganda Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio en la jaro 2014, kaj aranĝita de la Foto-ĵurnalista Societo de Ĉinio. Huang Wen, prezidanto de la juĝantara komitato por la konkurso kaj ĝenerala sekretario de la societo, diris, ke la premiitaj fotoj estos eksponitaj en Parizo de Francio en la venonta oktobro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments