El Popola Ĉinio>头条新闻>

Publikigita horaro de la Olimpikoj 2016

| 2015-03-27
Bookmark and Share


Vinicius sur kablotramo

 

    La 24a de marto estis la 500a tago retrokalkule al la Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj en la jaro 2016. En tiu tago la organiza komitato de la Olimpikoj publikigis la horaron de ĉiuj konkursoj, ekskluzive de futbalo, por faciligi aĉetadon de biletoj.

 

    La Rio-de-Ĵanejraj Olimpikoj kiel la unuaj en Sud-Ameriko inaŭguriĝos en la stadiono Maracana en la 5a de aŭgusto 2016. Nun la konstruado de sportejoj, vendo de biletoj, varbo de volontuloj kaj plano pri torĉa stafetkurado iras en ordo.

 

    En tiu tago la organiza komitato ne okazigis grandan celebradon. Matene ili publikigis foton en socia retejo, ke la olimpika talismano Vinicius salutas per mansvingo sur la kablotramo de la monto Sugartloaf sur la fono de Copacabana-plaĝo. Portugal-lingva afiŝo "500 tagoj" videblas sur la kablotramo.

 

    Tiutage la organiza komitato kaj la Brazila Poŝta Administracio kune emisiis memorigajn poŝtmarkojn por la Olimpikoj. La serio konsistas el dek ekzempleroj, naŭ pri olimpikaj sportoj kaj unu pri paralimpika sporto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments