El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio pritraktos "sorĉkadavrajn" registarajn retejojn

| 2015-03-27
Bookmark and Share

 

    Lastatempe Ĝenerala Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis anoncon pri la unua enketo de tutlandaj registaraj retejoj. Ĝi postulas, ke de marto ĝis decembro la tuta lando komencu la unuan enketon pri registaraj retejoj por elimini la "sorĉkadavrajn" aŭ "dormantajn" retejojn.

 

    La enketo celas konstati la ĝeneralajn faktojn de registaraj retejoj, efike solvi la problemojn pri neakurateco, malĝusteco kaj senutileco, pri kiu plendis popolamasoj.

 

    La retejoj, kiuj misskribas nomojn de ŝtataj gvidantoj, publikigas falsajn novaĵojn aŭ pornografiajn enhavojn, ne estas alireblaj nek havas ĝisdatajn enhavojn, aŭ ne povas respondi demandojn de la publiko en tri monatoj, estas rigardataj kiel nekvalifikitaj retejoj, kaj devas esti tuj fermitaj kaj pritraktitaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments