Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

IOK finis la pritakson de la olimpikaj pavilonoj en Zhangjiakou

| 2015-03-27
Bookmark and Share

IOK faras pritakson al iu skiejo de Zhangjiakou


    La 26-an de marto la Internacia Olimpika Komitato (IOK) faris pritakson al la olimpikaj pavilonoj en la lurbo Zhangjiakou por la Vintraj Olimpikoj en 2022. Tie IOK aŭskultis konigon pri la pavilona projekto kaj detale taksis la lokojn. La pritakso en Zhangjiakou estas la lasta programero de IOK en Ĉinio.

 

    En la konigo, la pekina olimpika komitato klarigis la superecon de Zhangjiakou. La konkursa regiono de tiu ĉi urbo situas 161-kilometrojn nordokcidente de la pekita konkursa regiono, ĝi havas bonan medion, la lokaj mont-formo kaj klimato taŭgas por skiado. Nun tie jam estas 5 skiejoj kaj okazis multaj internaciaj konkursoj, pluraj ski-vojoj estis atestilaj de la Internacia Skia Federacio kaj fariĝis trejnejo kaj konkursejo de profesiaj ski-teamoj de Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Cetere, trafiko estas oportuniga inter ĝi kaj Pekino. Pere de grandrapida fervojo, oni pagos nur 50 minutojn en la trajna vojaĝo.

 

    Fininte la pritakson al Zhangjiakou, IOK revenis al Pekino kaj faris takson al la Ĉina Ŝtata Kunvena Centro kiel la lasta halto. Kiel unue el la heredaĵoj de la Someraj Olimpikoj en 2008, la centro ludos la rolon de ĉefa sidejo por amaskomunikiloj en la Vintraj Olimpikoj en 2022. La laborantoj de la centro, precipe la administrantoj, spertis en la someraj olimpikoj, tio certe helpos altiĝon de la nivelo de la konkursa servado.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments