El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Wang Han

| 2015-03-30
Bookmark and Share

 

Traduko 1

Wang Han (?~?)

"Liangzhou-kanto":

De vin' plenplenas noktebrila jadpokal',

Pipao urĝas antaǔ drinko sur ĉeval'.

Ne ridu, se mi mortus de ebri' surfronte!

Kiom da homoj hejmen irus post batal'?

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ = /

0=0/ =0/ =0/ =0/ -0/ = /

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/

=0/ 0=0/ =0/ =0/ -0/ = /

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(CRI)

Traduko 2

Kanto de Soldato

Malĝojon per la vino en brilanta jadpokalo

Esperas mi dronigi, sed ekvokas bivo sur ĉevalo.

Ne ridu, se mi dormus mortebria sur la kampo.

Kiom da homoj hejmenvenis iam de batalo!

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/

=0/ 0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

(Trad. S.J.Zee)

 

    Wang Han (?-?),kun adoltiĝa nomo Wang Ziyu, naskiĝis en Jinyang (la nuna urbo Taiyuan de la provinco Shanxi). Nuntempaj homoj povas scii el enciklopedio nur tion, ke li vivis en la komenca periodo de la dinastio Tang (618~907), estante licenciulo en la regperiodo titolita Jingyun (710 kaj 711, nur 2 jarojn, kiam Li Dan imperiestris). Iam li prefektis, tamen pro aroganteco kaj troa liberemo li perdis la oficon poste, kaj baldaǔ mortis.

 

    Tiu ĉi sep-pieda kvarverso estis teksto de kanto, verkita ĉe landlimo. La tuta poemo enhavis nur kvar versojn.

 

    La unuaj du versoj estis pri okazintaĵo: Generalo revenis de batalo kaj okazigis festenon por celebri venkon. Ĝuste kiam ili volis ĝui la ĝissatan drinkon, aŭdiĝis melodio de bivo, kiu urĝigis batalantojn al nova batalo. Vinberaj vinoj, noktebrilaj jadpokaloj kaj muziko de bivo, senescepte kun trajtoj de landlima koloro kaj armea vivo, per kio la poeto transdonis al ni la tonon specifan en landlima bataliono. Per tia komenco la poemo kondukis legantojn al la intensa kaj varma etoso de antikva batalkampo ĉe landlimo.

 

    La sekvaj du versoj estis pri sento:Ne ridu se la batalantaj soldatoj dormus mortebriaj sur la kampo, ĉar sciu: Kiom da homoj revenis el bataloj ekde praa tempo? Tia priskribo eble kun iom da troigo pri la kruela milito, tamen la baza tono de la kanto estis vigla kaj brava.

 

    Wang Han estis poeto kun romantika temperamento. Kia poeto, tia poemo. La poemo estis ankaŭ kun densa romantika odoro, poeziigis la armean vivon ĉe landlimo, esprimis pozitivan kaj optimisman animstaton de homa vivo. La brilaj sukcesoj en arto kaj la brava spirito de tiu epoko aldonis specialajn kolorojn al la poezio de Tang-dinastio.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments