El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝos agado de "ĉiela reto"

| 2015-03-30
Bookmark and Share

 

    La 26an de marto la oficejo de internacia persekuto sub la centra kontraŭkorupta kunordiga teamo okazigis kunvenon. La kunveno aranĝis laborojn pri la kontraŭkorupta batalo, internacia persekuto de rifuĝintaj koruptaj oficistoj kaj revenigo de kontraŭleĝaĵoj, kaj decidis komenci la agadon de "ĉiela reto".

 

    La agado estas alia grandskala persekuto post tiu de "ĉasado de vulpo" en la lasta jaro. Ekde aprilo koncernaj departementoj alprenos rimedojn de polico, prokurorejo, diplomatio kaj financo por "kapti fuĝintajn oficistojn, ordigi kontraŭleĝajn diplomojn, bati subterajn bankojn, konfiski koncernajn havaĵojn kaj revenigi fuĝintojn".

 

    La "ĉiela reto" konsistas el kelkaj specialaj agadoj. Ili inkluzivas persekuton kaj areston de suspektatoj kaj gravaj personoj koncernaj al kazoj de koruptaj oficistoj, internacian persekuton de suspektataj koruptaj oficistoj rifuĝintaj en fremdaj landoj, atakon kontraŭ subteraj bankoj, kiuj helpas transigi kontraŭleĝe akiritan monon al fremdaj landoj, ordigon de kontraŭleĝaj diplomoj por eliro kaj eniro, kaj punon al koncernaj respondeculoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments