El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Bo'ao-a Forumo de Azio en 2015

| 2015-03-30
Bookmark and Share

 


Xi Jinping en parolo

 

    Posttagmeze de la 29-a de marto la jarkunveno de la Bo'ao-a Forumo de Azio en 2015 fermiĝis en Bo'ao de Hainan-provinco, Ĉinio. La forumon ĉeestis 1 772 homoj el politika, komerca, akademia kaj amaskomunikila rondoj de 49 landoj kaj regionoj.

 

    La ĉi-foja jarkunveno havas la temon "Nova estonteco de Azio: marŝi al komunumo de sorto". Dum la jarkunveno okazis 77 oficialaj diskutoj. Kunlaboroj inter regionoj ĉiam estas ĉeftemo de la jarkunveno. Dum la ĉi-foja jarkunveno estis varme diskutitaj la temoj pri la Azia Infrastruktura Invest-Banko, "Unu Zono kaj Unu Vojo", komunumo de la Asocio de Sudorientaj Aziaj Landoj kaj ekonomia komunumo de orienta Azio.

 

    Xi Jinping, ĉina prezidanto, ĉeestis ĝian inaŭguron kaj faris parolon sub la temo "Marŝu al komunumo de sorto kaj kreu novan estontecon de Azio".

 

    Multaj ĉeestantoj diris, ke post profunda interŝanĝo kaj kontaktiĝo dum 4 tagoj ili profundigis konojn pri gravaj aferoj de Azio en la estonteco kaj atingis la komunan konon: Azio de reciprokaj fido kaj kunlaboro, kaj de komuna disvolvado, ne nur konformas al la interesoj de Azio, sed ankaŭ utilos al refortiga kreskado de la monda ekonomio kaj al plua stabileco de la internacia politika ordo.

 

    En la ferma ceremonio Zhou Wenzhong, ĝenerala sekretario de la ĉi-foja forumo, diris, ke la jarkunveno akceptis kvin novajn membrojn de la konsilio, kaj anoncis, ke la servoperiodo de la konsilio longiĝos ĝis la jaro 2018 kaj la nombro de konsilantoj kaj konsultiĝaj komitatanoj multiĝis al 19. La novaj membroj de la konsilio estas Susilo Bambang Yudhoyono, eksprezidento de Indonezio, Shipleynée Robson, eksĉefministro de Zov-Zelando, Shaukat Aziz, eksĉefministro de Pakistano, Sathirathai Surakiart, eksvicĉefministro de Tajlando, kaj Mao Chaofeng, konstanta vicestro de la provinco Hainan de Ĉinio.

 

    La Bo'ao-a Forumo de Azio estas internacia organizo neregistara kaj senprofita. Fondita en 2001 ĝi celas antaŭenpuŝi ekonomian kunlaboron de Azio inter regionoj kaj liveri intelektan subtenon por daŭrigebla disvolvado de la regiono.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments