El Popola Ĉinio>头条新闻>

Peng Liyuan ĉeestis propagandon pri prevento de aidoso kaj tuberkulozo

| 2015-03-30
Bookmark and Share

 

    La 29an de marto en la Hainan-a Universitato, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj bonvola ambasadoro de la Monda Organizo pri Sano por prevento de tuberkulzo kaj aidoso, ĉeestis propagandon pri prevento kaj kuracado de aidoso kaj tuberkulzo en lernejoj. La agadon ĉeestis ankaŭ Esther Lungu, edzino de zambia prezidanto, Bill Gates, prezidanto de la Fondaĵo de Bill kaj Mellinda, kaj alilandaj diplomatoj en Ĉinio kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj al Ĉinio, kiuj ĉeestis la Jarkunvenon de Bo'ao-forumo por Azio 2015.

 

    Peng kaj aliaj ĉeestantoj spektis prezenton "memzorgo kaj for de aidoso" far universitataj volontuloj kaj bonvola ambasadoro de UNAIDS en Ĉinio. Bill Gates kaj respondeculo de Ŝtata Komisiono pri Sano kaj Familia Planado faris parolojn. La filmeto "ĉiam kune" pri amzorgo al aidosuloj kun rolulo de Peng, la danco "mi decidas pri mia bela juneco" de volontuloj kaj la muzika teatraĵo "dometo por realigo de deziro" pri amzorgo al infanoj influitaj de aidoso kortuŝis la spektantojn kaj gajnis aplaŭdojn.

 

    Bill Gates kuraĝigis la studentojn de Hainan-Universitato fariĝi "mondaj civitanoj", kaj alvokis, ke pli da prudentaj kaj pasiaj homoj man-en-mane klopodu por ŝanĝi la mondon.

 

    La agado komenciĝis en la Pekina Universitato en la Aidosa Tago lastjare. Ĝi jam okazis en tri universitatoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments