El Popola Ĉinio>头条新闻>

Furoras la dokumenta filmo "Tria Poluso"

| 2015-03-31
Bookmark and Share

    Inter la 25a kaj 30a de marto "Tria Poluso", la unua ampleksa dokumenta filmo pri la harmonia kunekzisto inter homoj kaj la naturo sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, estis elsendita de Ĉinio per la internacia kanalo de la ĉina centra televido.

 

 

    La filmo konsistas el ses segmentoj, kvin pri ĉefaj enhavoj kaj unu pri anekdotoj dum la filmado. La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas rigardata la "tria poluso" kompare kun Antarktio kaj Arkto, kaj estas la ununura polusa regiono, kie troviĝas riĉaj aktivecoj de la homaro. En preskaŭ 40 rakontoj sur la fono de la naturo kaj kun la homaj aktivecoj kiel la centro elmontriĝas beleco de vivoj kaj feliĉa vivo de homoj, heredado de tradiciaj tibetaj kulturoj, daŭrigo de tradicia vivmaniero kaj protekto de la naturo.

 

 

    "Tria Poluso" fariĝis la unua ĉina dokumenta filmo aĉetita de la usona Nacia Geografia Kanalo kaj projekciota en ĝia retejo. Tial la filmo "Tria Poluso" estis la unua sukcesa kazo, ke la dokumenta filmo produktita de Ĉinio mem iris en la ĉefan internacian merkaton. La filmo estos projekciita dum la inaŭguro de la Pekina Internacia Film-Festivalo en aprilo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments