El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jarkunveno de ĝemeloj en Aŭstralio

| 2015-03-31
Bookmark and Share

 

 

 

    Antaŭ nelonge en Melburno de Aŭstralio okazis Festivalo de Ĝemeloj kaj Multĝemeloj. Ĝin ĉeestis ĉ. tri mil ĝemeloj, triĝemeloj, kvarĝemeloj kaj kvinĝemeloj.

 

    Okazigita ĉiu-jare la festivalo estas renkontiĝo de ĝemeloj kaj multĝemeloj plej granda en la suda hemisfero. Dum la festivalo okazas diversaj amuzaj aranĝoj inkluzive de konkurso de biciklado, renkontiĝo de ĝemelaj steloj, testo de inteligenteco, aĉetado kaj ekspozicio.

 

    La festivalo celas liveri ŝancon por renkontiĝo de ĝemeloj kaj multĝemeloj, helpi familiojn de multĝemeloj kaj krei ŝancon por scienc-esploristoj por ke ili serĉu volontulojn, kiuj volas partopreni en esplorado pri multĝemeloj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments