El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Sankt-Peterburgo: Rekorde granda lingva festivalo

| 2015-03-31
Bookmark and Share


LF en Peterburgo: Prezento de Esperanto vekis grandan intereson (Foto: Sergej Andrejsons)

 

    Preskaŭ duonmilo da vizitantoj partoprenis la 9an lingvan festivalon en Sankt-Peterburgo – normale la kvanto estis duoble malpli granda. La gastoj partoprenis la 56 festivalajn eventojn, ĉefe prezentojn de apartaj lingvoj, sed ankaŭ prelegojn pri lingvistikaj temoj.

 

    La lingva festivalo estas koncepto de porekstera agado, kiun elpensis kaj ekuzis la usona esperantisto kaj profesia merkatisto Dennis Keefe. Esence ĝi estas aro de enkondukaj lecionoj pri dekoj da lingvoj, ili okazas en kelkaj blokoj po kelkaj prezentoj-lecionoj samtempe. Partoprenantoj elektas lingvon inter kelkaj kaj konatiĝas kun ĝi de sperta gvidanto (denaska parolanto, fakulo aŭ studanto de la lingvo).

 

    La festivalo, okazigata en Sankt-Peterburgo fare de lokaj aktivuloj de Rusia Esperantista Unio, celas disvastigon de konscio pri la lingva diverseco en la mondo kaj Ruslando speciale, zorgigon de la publiko pri perspektivoj de malpli grandaj lingvoj, komprenon pri ebleco studi kelkajn lingvojn samtempe.

 

    En moderna Ruslando, samkiel plurloke en la mondo, la angla iĝis sinonimo de "fremda lingvo" en mezlernejoj kaj laborlokoj. Ofte homoj ne decidiĝas eklerni alian lingvon, ĝis kiam ili "finlernos" la anglan. Nur 5% da ruslandanoj menciis en la tutlanda censo de 2010, ke ili "scias" la anglan.

 

    Esperanto estis prezentita en ĉi-jara festivalo dufoje, la prezenton faris Vjaĉeslav Ivanov. Krom tio okazis ankaŭ aparta evento "Esperanto-klubo", en kiu dezirantoj povis interparoli en Esperanto – la kluban programeron preparis Miĥail Kolodin. Esperanto estis multe menciita ankaŭ en la prezento de German Dudĉenko, kiu prelegis pri la esperantido Omo, iom populara en la soveta Uralo komence de la 20a jarcento.

 

    La festivalo, kiun la 15an de marto gastigis la Nacia Esplora Universitato de Informaj Teknologioj, Mekaniko kaj Optiko (ĝuste en ĉi marto ĝi festis sian 110-jariĝon), estas malfermita al publiko; la eniro kostis neniom, plejmultis junaj partoprenantoj, sed rimarkeblis homoj de ĉiuj aĝoj. Laŭ enketado, homoj venas ĉefe pro scivolemo sen antaŭa lingvistika fono. La plej ofta kritiko estas manko de tagmanĝa paŭzo, kion la organizantoj taksas laŭdo.

 

Vjaĉeslav Ivanov

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2015/03/peterburgo/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments