El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ebola-paciento resaniĝis preninte ĉinan drogon

| 2015-04-01
Bookmark and Share

 

    Lastatempe brita Ebola-paciento resaniĝis kaj elhospitaliĝis. Dum la kuracado ŝi prenis medikamenton MIL77, produktitan de Ĉinio, kaj fariĝis la unua Ebola-paciento en la mondo, kiu akceptis kuracadon de tiu drogo.

 

    Brita mediato raportis, ke la 25-jara paciento Anna Cross estas flegistino de la brita armeo. Antaŭ tio ŝi servis kiel volontula flegistino en Sieraleono, kiu suferis de Ebola. Malfeliĉe ŝi estis infektita per Ebola, kaj poste sendita al la reĝa hospitalo en norda Londono por senpaga kuracado, kaj nun ŝi jam resaniĝis kaj elhospitaliĝis.

 

    Fakuloj de la hospitalo diris, ke Cross akceptis la medikamenton MIL77, produktitan de Ĉinio dum la kuracado, kaj fariĝis la unua Ebola-paciento tutmonde, kiu akceptis kuracadon de la "prova drogo". Tamen oni ne povas certigi, kian rolon ludis la drogo dum ŝia resaniĝo, kaj la preciza efiko postulas pluan esploron.

 

    La principo de MIL77 estas simila al ZMapp, konata drogo kontraŭ Ebola. Multaj Ebola-pacientoj resaniĝis post uzo de ZMapp, oni ne povis certigi ĝian specifan efikon, kaj same ankaŭ por MIL77. En februaro koncernaj fakoj de Usono komencis grandskalan klinikan eksperimenton pri ZMapp. En kuraca esplorado ekzamenata drogo ĝenerale povas esti rigardata kiel efika nur post tri-faza klinika eksperimento kaj subteno de donitaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments