El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉindevena usonanino donacis fotojn pri la kapitulaco de Japanio

| 2015-04-01
Bookmark and Share


Historiaj materialoj donacitaj de Zhao Sihong 

 

    La 31-an de marto en la Memoriga Muzeo de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo, oni ricevis materialojn pri la Kontraŭjapana Rezistmilito kaj la Dua Mondmilito, donacitajn de la ĉindevena usonanino Zhao Sihong. Troviĝas inter la materialoj originaj fotoj pri la kapitulaco de Japanio kaj amaskomunikilaj raportoj pri la milito. La fotoj faritaj en aŭgusto kaj en septembro 1945 en la ĉina provinco Hunan, la urbo Nankino kaj Usono, rakontas la momenton de la kapitulaco de Japanio.

 

    Krome, ŝi donacis ankaŭ gravajn raportojn de aliaj amaskomunikiloj, ekzemple: la usona ĉinlingva ĵurnalo World Journal en 1939, raportoj pri la kapitulaco de Japanio en New York Times kaj Chigago Tribune, publikigitaj en la jaro 1945.

 

    Granda nombro da historiaj objektoj estis kolektitaj aŭ aĉetitaj de Zhao Sihong kun ŝia teamo, kaj de aliaj ĉindevenaj usonanoj. Estas la 7-a fojo, ke Zhao kun la teamo donacis historiajn objektojn kaj materialojn al la muzeo. Ŝi diris, ke serĉi historiajn materialojn kaj ilin revenigi al la patrolando estas komuna volo de ŝia teamo, kaj ke la teamo daŭrigos tiun agadon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments