El Popola Ĉinio>头条新闻>

Forpasis la maljunulino plej longviva en la mondo

| 2015-04-02
Bookmark and Share


Okawa Misao, plej longviva maljunulo en la mondo

 

    La 1-an de aprilo forpasis japana Okawa Misao, plej longviva maljunulino en la mondo difinita de la organizo Monda Rekordo Guinness. En la pasinta monato ŝi festis sian 117-jaran naskiĝtagon.

 

    La maljunulejo en Osaka, kie loĝis Okawa Misao, diris, ke la maljunulino forpasis je ĉirkaŭ la 7-a horo. Okawa Misao naskiĝis en Osaka la 5-an de marto 1898 kaj edziniĝis en la jaro 1919. Ŝi havis 3 gefilojn, 4 genepojn kaj 6 kvarageneraciulojn.

 

    Rilata persono diris, ke Okawa Misao mortis pro kora senfortiĝo. Ĉirkaŭ 10 tagojn antaŭ sia forpaso ŝi ne havis apetiton kaj sub la akompano de siaj genepoj ŝi foriris de la mondo.

 

    Okawa Misao naskiĝis en la familio de kimon-vendejo kaj ŝi estis la kvara filino de siaj gepatroj. Februare de 2013, 114-jara Okawa Misao estis difinita de la organizo Monda Rekordo Guinness kiel la plej longviva virino en la mondo. Junie de la sama jaro ŝi fariĝis per sia aĝo de 115 jaroj la plej longviva maljunulo en la mondo.

 

    Ŝia sekreto por longvivado estis ĝui bongustaĵojn. Ŝi ŝatis vermiĉelojn kaj stufitajn bovaĵojn. En la pasinta marto ŝi manĝis ankaŭ kukon dum festado de sia naskiĝtago.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments