El Popola Ĉinio>头条新闻>

Poŝtmarkoj memorfestas 25-jariĝon de Baza Leĝo de Hongkongo

| 2015-04-02
Bookmark and Share

 

    La 2an de aprilo estis emisiitaj poŝtmarkoj memore al la 25a datreveno de promulgo de la Baza Leĝo de Hongkongo. La kompanio Hongkonga Poŝto unuafoje emisiis poŝtmarkojn por memori tiun gravan datrevenon. La 4a de aprilo ĉi-jare signas la 25an datrevenon de promulgo de la Baza Leĝo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono.

 

    La Baza Leĝo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono estas konstitucia dokumento de Hongkongo. En la formo de leĝo ĝi difinas la politikon "unu lando, du sistemoj", "hongkonganoj administras Hongkongon" kaj alta aŭtonomeco, kaj preskribas la sistemon plenumatan en Hongkongo. La baza leĝo estis adoptita de la Tutlanda Popola Kongreso en la 4a de aprilo 1990, kaj validiĝis en la 1a de julio 1997.

 

    La serio konsistas el kvar poŝtmarkoj kun nominalaj valoroj de 1,7 hongkongaj dolaroj, 2,9 hongkongaj dolaroj, 3,7 hongkongaj dolaroj kaj 5 hongkongaj dolaroj respektive. Ili havas la desegnaĵojn de registara ĉefstabejo, domo de Leĝdona Konsilio, ponto super Shenzhen-golfo, Turo de Hongkonga Reveno al la Patrolando. La kvar poŝtmarkoj estas sur fono de la hongkonga mapo, sur kiu estas landgvidaj konstruaĵoj kaj instalaĵoj de Hongkongo, ekzemple Tianxing-ŝipo ĉe Viktoria Haveno, kajo Kai Tak, flughavena kurejo, Granda Budho sur Lantau-Insulo, kablotramo en Ngong Ping kaj Marĉeja Parko. Du grandaj pandoj reciproke apogantaj sin aldonas ĉarmon al la poŝtmarkoj.

 

    Supera direktoro Li Zhenyu diris, ke la poŝtmarkoj implicas, ke la baza leĝo donas leĝan garantion al la prospero kaj stabileco de Hongkongo kaj prezentas trankvilan vivon de la lokanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments