El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elektromoviĝanta pentraĵo Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo

| 2015-04-02
Bookmark and Share


Elektromoviĝanta pentraĵo Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo

 

    La 1-an de aprilo en la urbo Kaifeng de Henan-provinco ekspoziciiĝis la Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo, kiu ne estas nur la pentraĵo, sed elektromoviĝanta kiel filmeto.

 

    Oni laŭ la origina pentraĵo faris la arbojn kaj domojn sur la granda pentra papero kun la longeco de 128 metroj kaj alteco de 6.5 metroj. La movado de la pentraĵo daŭras ĉiufoje 4 minutojn, kun la aktivadoj de 691 homoj en la dumtagaj scenoj kaj 377 homoj en la vesperaj.

 

    Laŭ informo, en la urbo okazas la festivalo pri la Festo Klaro kaj Brilo de la 1-a ĝis la 10-a de aprilo. La festo inkluzivas aktivadojn pri la loka popola vivo, tiujn pri turismo kaj amuzaj programeroj, kaj eksponiĝo de la lokaj kulturo kaj arto.

 

    Scenoj apud Rivero en la Festo Klaro kaj Brilo estas unu el la 10 plej famaj klasikaj pentraĵoj de Ĉinio. Ĝi estis kreita de Zhang Zeduan en la Norda Song-dinastio (960-1127). Nuntempe la pentraĵo estas ŝtatklasa historia objekto kaj konserviĝas en la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino. La pentristo pentris 814 homojn, 73 bestojn, pli ol 20 veturilojn kaj 29 boatojn. La pentraĵo vivece prezentas la karakteron de la konstruaĵoj de Song-dinastio. Ĝi havas tre grandajn historian kaj artan valorojn.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments