El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio konstruas sian pavilonon en Milana Monda Ekspozicio

| 2015-04-03
Bookmark and Share

 

    La 2an de aprilo en Ŝanhajo okazis disvastiga kunveno de la Milana Monda Ekspozicio, kiu inaŭguriĝos en la 1a de majo. En la kunveno la Ĉina Konsilio por Antaŭenigo de Internacia Komerco publikigis la arkitekturan dezajnon de la ĉina pavilono en la ekspozicio. Estas la unua fojo, ke Ĉinio partoprenas en eksterlanda ekspozicio per memkonstruita pavilono.

 

 

    Zhang Wei, vicprezidanto de la Ĉina Konsilio por Antaŭenigo de Internacia Komerco, diris, ke la ĉina pavilono en la Milana Monda Ekspozicio okupos la areon de 4 590 kvadrataj metroj. Ĝi estos la dua plej granda fremdlanda pavilono tuj post la germana. Kun la temo "kampo de espero, fonto de vivo" la ĉina pavilono montros la longan historion de Ĉinio kaj ĝiajn brilajn atingojn en la kampoj de agrikultura produkto, memsufiĉigo de nutraĵoj, kulturo de dieto, kaj diskonigos al aliaj landoj la daŭripovan ideon kaj plej freŝajn progresojn de Ĉinio.

 

    La Milana Monda Ekspozicio estas denova plenampleksa monda ekspozicio post la Ŝanhaja Monda Ekspozicio en la jaro 2010. Ĝi okazos de la 1a de majo ĝis la 31a de oktobro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments