El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina registaro helpis 10-landajn civitanojn foriri de Jemeno

| 2015-04-03
Bookmark and Share

 
 

Alilandaj civitanoj dum atendado por iri sur la ŝipon de la Ĉina Mararmeo
 
    Je la 16-a horo kaj 25 minutoj de la 2-a de aprilo, entenante 225 civitanojn el 10 landoj, la ŝipo Linyi de la Ĉina Mararmeo veturis de la haveno Adeno en Jemeno al Ĝibutio.
 

    La ĉi-foja evakuado estas humanisma helpado farita de la ĉina registaro laŭ peto de rilataj landoj. La 225 civitanoj venis el Pakistano, Etiopio, Singapuro, Italio, Germanio, Pollando, Irlando, Britio, Kanado kaj Jemeno. La ĉina registaro donis multan atenton al la evakuado. Sub kunordigo de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio kaj organizo de rilataj landoj, la Ĉina Mararmeo rapide sendis militŝipon por plenumi la evakuan taskon. Subiginte diversajn malfacilojn la ambasadorejoj de Ĉinio en Jemeno, Adeno kaj Ĝibutio plenumis rilatajn formalaĵojn por helpi tiujn civitanojn sekure foriri de Jemeno.

 

    Antaŭ la ĉi-foja evakuado la ĉina registaro donis helpon al 8 civitanoj el Rumanio, Hindio, Egiptio kaj aliaj landoj en ilia foriro.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments