El Popola Ĉinio>头条新闻>

Birmo petis pardonon pro la vundiĝo kaj morto de ĉinoj ĉe la landlimo

| 2015-04-03
Bookmark and Share


Intervidiĝis Wang Yi kaj Wunna Maung Lwin.

 

    La 2-an de aprilo intervidiĝis la ĉina ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi kaj tiu de Birmo, Wunna Maung Lwin.

 

    Wang Yi diris, ke la 13-an de marto birma militavadilo transflugis la ĉina-birman landlimon kaj ĵetis tie bombon, tio kaŭzis vundiĝon kaj morton al ĉinoj. La ĉina flanko multfoje proklamis sian seriozan sintenon pri tiu afero. Post enketoj kaj interparoloj, jam estas klare, kiel la incidento okazis kaj ke la birma armeo respondecas pri ĝi. Ĉinio esperas, ke Birmo donos grandan atenton al tiu afero kaj bone traktos ĝin por konservi la stabilecon de la landlimo kaj la rilatojn inter la du landoj.

 

    Wunna Maung Lwin diris, ke Birmo konsentas pri la rezulto de la enketo, t. e. ke bombo de la birma armeo kaŭzis vundiĝon kaj morton al ĉinoj. Reprezentante la birmajn registaron kaj armeon li petis pardonon de Ĉinio kaj esprimis koran kondolencon al la familioj de la mortintoj kaj la vundintoj. Birmo volas interparoli kun Ĉinio pri la kompensado kaj faros taŭgan aranĝon pri tio. La birma flanko nepre punos la koncernajn respondeculojn kaj plibonigos administradon por ke ne ripetiĝu similaj incidentoj. Birmo volas kunlabori kun Ĉinio por komune konservi la landliman stabilecon kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter la du landoj.

 

    La du flankoj kunlabore efektivigos la interkonsentojn atingitajn en tiu ĉi intervidiĝo por konservi la landliman stabilecon kaj disvolvi la strategian partnerecon inter la du landoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments