El Popola Ĉinio>头条新闻>

Helpmaterialoj transdonitaj al Vanuatuo

| 2015-04-07
Bookmark and Share

 

    La 6an de aprilo Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, informis raportistojn pri helpmaterialoj liveritaj de Ĉinio al Vanuatuo serioze trafita de tajfuno lastatempe. Ŝi diris, ke ĝis la 2a de aprilo la ĉina registaro jam liveris al la lando materialojn kun la valoro de 30 milionoj da juanoj, kaj ili jam estis transportitaj en kvin grupoj al Portvilao, la ĉefurbo de Vanuatuo, kaj transdonitaj al la vanuatua registaro.

 

    Hua Chunying diris, ke tiuj materialoj inkludas tendojn, akvorezistan tolon, generatorojn kaj nutraĵojn, kaj estas disdonitaj al la suferantoj aŭ estas sur la vojo al la suferantoj. La ĉina registaro plenforte subtenas plu la vanuatuan registaron kaj ĝian popolon en rekonstruado de la hejmlando.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments