El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 6000-metra kajto, la plej longa en la mondo

| 2015-04-07
Bookmark and Share


La 6000-metra kajto en flugado

 

    La 4-an de aprilo en Wulong de Chongqing inaŭguriĝis la internacia kajto-festivalo en 2015. Tiu-tage faris flug-prezentadon la kajto plej longa en la mondo. En la festivalo partoprenas 13 teamoj el 13 landoj: Nov-Zelando, Kanado, Britio, Italio, Svedio, Germanio, Aŭstrio, Sud-Afriko, Usono, Aŭstralio, Korea Respubliko, Malajzio kaj Ĉinio. Dum la inaŭgura ceremonio faris flug-prezentadon la 6000-metra kajto la plej longa en la mondo. Ĝia longeco multe superis tiun de la 5000-metra kajto, kiu ricevis la Mondan Rekordon Guinness. La kajto konsistas el 2 mil eroj kun presitaj ĉinaj ideografiaĵoj "Revo de Ĉinio". Ĝia kompleta flugado bezonas 6-8 horojn. Laŭ konigo de organizanto de la festivalo tiu-tage flugis nur duono de la kajto pro preterflugo de aviadilo je la 16-a horo. Dum la venontaj du tagoj vizitantoj povos aprezi la 6000-metran kajton komplete flugantan.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments