El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konservi memorojn pri mortintoj en Qingming-festo

| 2015-04-07
Bookmark and Share

 

    La 5a de aprilo ĉi-jare estis Qingming-festo aŭ Festo de Mortintoj. Ĉinoj konservis la memorojn pri naciaj martiroj en malsamaj manieroj kaj ankaŭ pri siaj forpasintaj familianoj per malalt-karbona maniero.

 

    Longling-gubernio estis la ĉefa batalkampo en suda Yunnan-provinco dum la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ la Japana Agresado, kaj la unua loko reakirita de Ĉinio el la manoj de la japanaj invadantoj. En la 5a de aprilo homoj el diversaj lokoj de Ĉinio iris al Songshan de Longlong-gubernio por elvoki la memorojn pri la martiroj. Samtage komenciĝis la aktivaĵo de denova marŝado sur la Yunnan-birma ŝoseo, kiu estis malfermita kiel vivolinio dum la milito por provianti la ĉinan armeon.

 

    En Yulan-tombejo de la urbo Chengdu oni vidis nek monumenton nek tombon, sed grandan ŝtonon kun gravuritaj nomoj de kelkcent mortintoj, kiuj estis enterigitaj sub magnolioj. Apude kelkaj krizantemoj metitaj sur la oferotabulo esprimis la memorojn pri la mortintoj.

 

    En Huilonggang-tombejo de la urbo Shenyang, homoj prezentis florojn, cigaredojn, manĝaĵojn anstataŭ tradiciajn paperbruligon kaj eksplodigon de petardoj por esprimi la respekton al la mortintoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments