El Popola Ĉinio>头条新闻>

La familio la plej maljuna en la mondo

| 2015-04-07
Bookmark and Share


La familio la plej maljuna en la mondo

 

    Laŭ raporto de fremda amaskomunikilo, brita familio havas 12 gefratojn kaj la sumo de iliaj aĝoj estas ĉirkaŭ 1 020 jaroj. Pro tio ĝi estis juĝita de la organizo Monda Rekordo Guinness kiel familio la plej maljuna en la mondo.

 

    Ĝi kun la familia nomo Tweed en Coventry de Britio konsistas el 12 gefratoj inkluzive de 7 fratoj kaj 5 fratinoj. Iliaj aĝoj estas inter 76 kaj 95 jaroj.

 

    La familio havas 33 triageneraciulojn, 59 kvarageneraciulojn kaj 17 kvinageneraciulojn, kiuj loĝas en diversaj lokoj de Britio.

 

    Dum 21 jaroj la geedzoj Tweed naskis 16 gefilojn, 4 el kiuj forpasis. La 25-an de novembro 2014 la sumo de la aĝoj de la 12 gefratoj atingis 1 019 jarojn kaj 336 tagojn. Tiu nombro novigis la Mondan Rekordon Guinness pri la plej maljuna familio. Antaŭ nelonge la familio ricevis rilatan atestilon.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments