El Popola Ĉinio>头条新闻>

Adoltiĝa ceremonio por knabinoj en Xi'an

| 2015-04-07
Bookmark and Share


Knabinoj faras sian solenan promeson en la ceremonio de adoltiĝo

 

    La 6-an de aprilo en la urbo Xi'an okazis ceremonio de adoltiĝo por 30 knabinoj, kiuj spertis tradiciajn ceremonietojn laŭ la kutimo de Han-dinastio kiaj harpinglo-surmetado, dank-esprimo al la gepatroj kaj oferdono al la antikva imperiestro Huang.

 

    Per tiu ceremonio, la gepatroj esprimis bondeziron al la infanoj, kiuj siavice dankis ilin pri la vartado kaj edukado. La ceremonio ankaŭ estas nomata harpingla ceremonio, kiu signifas, ke knabinoj faru hartuberon per harpinglo, markante adoltiĝon aŭ edziniĝon.

 

    En anktikva Ĉinio estis du tipoj de adoltiĝaj ceremonioj: ĉapo-surmetado kaj harpingla ceremonio. Knabo fariĝinta 20-jara ricevis ĉapon por marki sian adoltiĝon kaj knabino pli aĝa ol 15-jara surmetis harpinglon por la sama signifo. Sed nuntempe, oni okazigas la adoltiĝan ceremonion kiam geknaboj estas 18-jara kaj en la tuta mondo troviĝas diversaj ceremonioj por celebri la adoltiĝon.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments