El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis en Sud-Afriko ekspozicio de LEGO-artaĵoj

| 2015-04-08
Bookmark and Share

    Dum la paskaj ferioj komenciĝis ekspozicio de artaĵoj faritaj el la lud-briketoj LEGO en Johanesburgo, Sud-Afriko. La ekspozicio estas la plej granda eksponado pri LEGO en Afriko, kaj estas elmontrataj pli ol 70 eksponaĵoj faritaj de Nathan Sawaya, usona artisto. La ekspozicio daŭros ĝis la 2a de aŭgusto.

 


La 6-an de aprilo en la ekspozicio iu knabo sidis ĉe la verko Sidanta Blua Homo. (fotita de Zhai Jianlan)
 


La 6-an de aprilo en la ekspozicio iu vizitanto fingromontris la verkon Manoj. (fotita de Zhai Jianlan)
 


La 6-an de aprilo en la ekspozicio iu vizitanto ĝuis la verkon Diskobolo. (fotita de Zhai Jianlan)

 

    Nathan Sawaya estas artisto oficiale aprobita de LEGO-grupo. Liaj verkoj ne estas simple kombinitaj briketoj sed ankaŭ enkorpigas kreivecon kaj unikecon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments