El Popola Ĉinio>头条新闻>

Liu Xiang anoncis eksiĝon

| 2015-04-08
Bookmark and Share

 

    Je la kvina horo de la 7a de aprilo, konata ĉina atleto Liu Xiang oficiale anoncis sian eksiĝon per mikroblogo. Li forlasis la kurejon kaj hurdon. En la jaro 2004 li fariĝis legenda figuro de la azia atletika rondo, post kiam li ĉampioniĝis en la olimpika vira 110-metra hurdokurado per 12,91 sekundoj, ripetante la mondan rekordon. Li gajnis 36 orajn medalojn en 48 internaciaj konkursoj, kaj pro tio, li ricevis la kromnomon de "azia flughomo". Tamen li alfrontis grandan premon de la publiko pro la retiriĝo el la Pekinaj Olimpikoj kaj el la Londonaj Olimpikoj.

 

    Post eksiĝo Liu Xiang dediĉos sin al sporta bonfaro, finos sian universitatan lernadon kaj akompanos siajn familianojn per pli da tempo. Tio estas bona afero por li, kiu luktis pli ol dek jarojn en la sportista rondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments