El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝemeloj celebros en Mojiang

| 2015-04-09
Bookmark and Share

 

    En la 1a kaj la 2a de majo en Mojiang-gubernio de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio okazos la 11a Ĉina Internacia Ĝemela Festivalo kaj Suna Festo de Hani-etnogrupo kun ĉeesto de mil paroj da ĝemeloj ĉinaj kaj alilandaj.

 

    Mojiang situas en suda Yunnan-provinco, kaj la tropiko de Kankro trapasas la centron de la gubernio. Ĝenerale urboj sur la tropiko de Kankro havas la klimaton de dezerto, tamen Mojiang, malofta el ili, estas oazo, kaj posedas kelkajn riverojn, tial ĝi estas rigardata la "loko, kie la Suno sin turnas". La malgranda gubernio havas ankaŭ alian kromnomon "hejmloko de ĝemeloj". Ĝemeloj estas aparta fiziologia fenomeno, kaj ĝia natura probableco estas proksimume 1‰ inter homoj. Laŭ nekompleta statistiko, pli ol 1 200 paroj da ĝemeloj estas inter la 380 mil loĝantoj de la gubernio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments