El Popola Ĉinio>头条新闻>

Memoriga ceremonio pri la 77-jariĝo de la venko de la batalo en Tai'erzhuang

| 2015-04-09
Bookmark and Share


101-jara iama soldato partopreninta en la batalo faras militan saluton al la mortintaj soldatoj.
 


Zhang Jizu, nepo de fama generalo de la Kontraŭjapana Rezistmilito, honoras la memoron de la martiroj.

 

    Je la 10-a antaŭtagmeze de la 8-a de aprilo en Tai'erzhuang de Shandong-provinco en orienta Ĉinio okazis ceremonio por festi la 77-jaran datrevenon de la venko de la batalo de Tai'erzhuang kaj por rememori ĝiajn martirojn.

 

    Iamaj oficiroj kaj soldatoj mem spertintaj la batalon, familianoj de la mortintaj soldatoj, japanaj amikoj, historiistoj kaj reprezentantoj de diversaj rondoj kunvenis en la memoriga muzeo de la batalo de Tai'erzhuang. Antaŭ la tombo de la nekonataj soldatoj mortintaj en la batalo, oni honoris la memoron de tiuj popolaj herooj.

 

    La 8-an de aprilo en 1938 en Tai'erzhuang, la ĉina armeo batalis kontraŭ la japana armeo kaj fine venkis la lastan. Ĝi estis la unua venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo, kaj dum tiu 2-semajna batalo, 30 mil ĉinaj oficiroj kaj soldatoj mortis.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments