El Popola Ĉinio>头条新闻>

Grekio ekstradiciis suspektatan krimulon al Ĉinio

| 2015-04-10
Bookmark and Share

 

    La 9an de aprilo eksterlanda laborgrupo de la agado "ĉasado de vulpo" sub la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio laŭleĝe revenigis Hu, suspektatan pri ekonomia krimo al Ĉinio. Estis la unua fojo, ke Grekio ekstradiciis rifuĝintan suspektaton pri ekonomia krimo al Ĉinio, de post komenciĝo de la agado "ĉasado de vulpo".

 

    En la fino de aprilo 2013, Hu, reala reganto de la Baitai-a Limigita Kompanio en Quzhou de Zhejiang-provinco, vojaĝis kun siaj familianoj al Kipro, forprenante 40 milionojn da juanoj el kontraŭleĝa fondusokolekto, kaj kvar milionojn da juanoj, prunteprenitajn el banko, kaj ne hejmenrevenis. La polico de Longyou-gubernio en Zhejiang-provinco tuj komencis la persekuton per la interreto. Poste la prokurorejo de Longyou aprobis lian areston.

 

    En oktobro de la lasta jaro, kunordigite de la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio, la Internacia Kriminala Polica Organizo publikigis ruĝan anoncon kontraŭ li. En la 23a de novembro Hu estis detenita de loka polico en la atena flughaveno.

 

    La Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio tuj komencis proceduron por lia ekstradicio, kaj la greka juĝejo fine faris la decidon ekstradicii lin al Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments