El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rododendro bonvenigas vizitantojn en Wuhan, Ĉinio

| 2015-04-10
Bookmark and Share

    De la 9-a de aprilo ĝis la 4-a de majo daŭras la Rododendra Festivalo de Donghu en la urbo Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei en suda Ĉinio. Dum la periodo de la festivalo, oni povas ĝui la ĉarmon de la rododendraj floroj kaj partopreni en diversaj programeroj de la festivalo.

 

 

    La rododendra ĝardeno estas grava projekto atente aranĝata en la loka turismejo, kaj ĉiujare oni preparas malsamajn spertojn por la vizitantoj. En la pasinta jaro oni vastigis la ĝardenon per rododendra flormaro, subnebula rivereto, florĝua paŝejo kaj aliaj vidindaĵoj. Ĉi-jare oni okazigas florspektadon en nokto por ke turistoj havu la ŝancon senti la floran belecon prilumate de lumĵetiloj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments