El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pjongjanga internacia maratono altiris 650 fremdlandajn sportistojn

| 2015-04-13
Bookmark and Share

 

    La 12an de aprilo en Pjongjango, ĉefurbo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko, okazis internacia maratono, kiu altiris 650 sportistojn el pli ol 30 landoj.

 

    La maratono estis nomata internacia maratono de la premio Mangyongdae. Estis la unua fojo, ke fremdlandanoj estis permesitaj partopreni en la konkurso en la lasta jaro. La deira kaj fina punkto estis la stadiono de Kim Il Sung en la centro de Pjongjango. La partoprenantoj trapasis la triumfan arkon kaj aliajn simbolajn konstruaĵojn, kaj ricevis aplaŭdojn de lokanoj survoje.

 

    Pjongjanga maratono komencis akcepti alilandajn amatorojn en la lasta jaro. Antaŭ tio la eniro de fremdlandoj estis limigita por protekto kontraŭ Ebola, kaj oni supozis, ke fremdlandoj ne estos permesitaj partopreni en la maratono. Tamen en la komenco de marto la limigo estis nuligita, kaj fremdlandanoj estis permesitaj partopreni en ĝi, tial la nombro de la partoprenantoj estis trioble pli granda ol lastjare.

 

    La maratono estas unu el la aranĝoj por la suna festo, naskiĝtago de Kim Il Sung, forpasinta ŝtatestro de la lando. Respondeculo de la maratono antaŭkalkulis, ke mil fremdlandanoj partoprenos en la venontjara evento.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments