Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Tra la Lenso

Huangshan belas en printempa frosto

| 2015-04-13
Bookmark and Share

    La monto Huangshan kiu situas en la provinco Anhui de suda Ĉinio estas fama turismejo konata pro la majesta kaj eleganta pejzaĝo. Ĝi estas ne nur vidindejo sed ankaŭ fonto de artaj inspiroj. Antaŭ 300 jaroj, la aparta ĉarmo helpis la naskiĝon de la skolo "Huangshan-a pentrarto" -- unu el la gravaj skoloj de la ĉina pentrarto pri pejzaĝoj. Oni diras ke la monto estas lulilo de pejzaĝaj pentraĵoj. Hodiaŭ, la natura belo de la monto ankoraŭ mirigas homojn.

 



    Printempe la averaĝa temperaturo en Huangshan estas malalta, kaj des pli alta estas via loko, ju pli malalta fariĝas la temperaturo.

 

    La 7-an de aprilo pro la alfluo de malvarma aero, la temperaturo malaltiĝis kaj kaŭzis glaci-pluvon -- falantaj pluvgutoj falis sur objektojn kun la subnula temperaturo (arboj aŭ ŝtonoj) kaj tuj glaciiĝis, kaj formiĝis glacia ŝelo simila al kristalo. En la sekva tago, neĝo kovris la monton, la aspektoj de la montoĉeno kaj de arboj montris al ni mirindan belecon.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1   2   3   4   5    


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments