Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

Kiu gardas la tomboŝtonon de usona armeano en sudokcidenta Ĉinio?

| 2015-04-14
Bookmark and Share

    La 16-an de junio 1944 usona aviadilo, granda transporta aviadilo de la Usona Volontula Grupo*, pro maŝina difekto devige surteriĝis en la montvalo ĉe la vilaĝo Renji de la provinco Guizhou en sudokcidenta Ĉinio. William. W. Watson, usona mararmea vicleŭtenanto kaj piloto de tiu ĉi aviadilo, tuj mortis pro la kraŝo. Inter tri aliaj aviadistoj unu ĉino perdiĝis, la aliaj du usonanoj estis savitaj de lokanoj kaj finfine revenis al sia lando. La vilaĝanoj, plejparte dong-oj**, enterigis Watson (poste lia kadavro estis transportita al Usono) sur la monto ĉe kiu li mortis. La tiama gubernia registaro speciale faris tomboŝtonon, sur kiu oni ĉizis la nomon, nask- kaj mort-jarojn kaj aliajn identigajn informojn de la forpasinto en la lingvoj ĉina kaj angla.

 


La ŝtono farita kaj starigita de la tiama ĉina registaro

 

    De la gubernia urbo al la urbeto Yongping oni transportis la tomboŝtonon per ŝipo, poste de la urbeto ĝis la vilaĝo oni portis ĝin surtere, kaj fine la ŝtono estis starigita antaŭ la terpeco kie la usona armeano enteriĝis.

 

    Nun la lokanoj nomas la monton "usona monto", kvankam tie jam ne kuŝas sinjoro Watson. En la jaro 1978 Wu Shizhen, vilaĝano de Renji, aĉetis la tomboŝtonon. Depost lia forpaso en junio 2012, la devo gardi ĉi tiun ŝtonon transiĝis sur la ŝultrojn de lia edzino Wu Dongmei.

 


Wu Dongmei, konservanto de la ŝtono

 

    Wu Dongmei aĝas 63 jarojn, ŝi estas analfabeto kaj ne scipovas la norman ĉinan lingvon. La ŝtono restas en ŝia hejmo jam 36 jarojn, la familianoj atente ĝin gardas, ignorante la kredon ke "estas malbonaŭgure en la hejmo havi tomboŝtonon de senrilata homo". Antaŭ la edziniĝo, la propra hejmo de Wu Dongmei estis proksima al la "usona monto", kaj pro tio ŝi scias la aferon ekde sia infaneco. Cetere, ĉar la patro de ŝia patrino siatempe kovris la kadavron de Watson per sia litkovrilo, ŝi havas profundajn sentojn al tiu ĉi tute nekonata usonano.

 


Malfacila vojo al la "usona monto"

    La montvojo de la vilaĝo al la "usona monto" estas kruta kaj malfacile surgrimpata. Wu Ting, la dua filino de Wu Shizhen kaj Wu Dongmei, faris gvidadon por la raportista teamo. Ŝi estas la plej konata kantistino de la nacio en sia vilaĝo. Survoje ŝi kantis per la dong-a lingvo, la kanto ĝuste temas pri tiu ĉi afero, ĉar ankaŭ ŝia patro multfoje kantis pri tiama sceno.

 

    La vilaĝo kiu nun posedas la montvalon kaj la "usonan monton", estas ankaŭ unu el la 72 vilaĝoj de la dong-nacio. Antaŭ pli ol 70 jaroj la japanaj agresantoj ne tuŝis ĉi tiun regionon, sed, la rakontoj pri la Rezistmilito kontraŭ Japanio estas vaste konataj de lokanoj. Tiam, multaj junuloj de nacimalplimultoj eniris en la ĉinan armeon kaj batalis kontraŭ la agresantoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - 

    * En la jaroj 1941 kaj 1942, Usono sendis la volontulan grupon al Ĉinio por helpi la ĉinan popolon en la batalo kontraŭ la japanaj agresantoj. Dum 7-monata milito, la grupo perdis pli ol 70 aviadilojn kaj 26 pilotojn.

    ** Dong kun 7 branĉoj estas unu el la macimalplimultoj de Ĉinio. Laŭ la statistiko farita en la jaro 2000, ĝiaj nacianoj estis 2.96 milionoj. Jam de 2200 jaroj datiĝas la plej fruaj atestaĵoj pri la ekzisto de la prauloj de la nacio. Nun la nacianoj distribuiĝas en la kruca regiono de Guangxi kaj la provincoj Guizhou kaj Hunan en suda Ĉinio. La dong-oj vivtenas sin ĉefe per rizo kaj fiŝoj bredataj en rizkampoj.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments