El Popola Ĉinio>头条新闻>

Batalo kontraŭ akvaj herboj

| 2015-04-14
Bookmark and Share

 

    La 12an de aprilo en la urbo Liaocheng de Shandong-provinco laborantoj purigis la akvojn de la lago Dongchang, kaj forigis akvajn herbojn el la lago.

 

    Kun varmiĝo de la vetero la akvaj herboj terure rapide kreskas en la lago, tial la administracio de la lago sendis pli ol cent homojn por forigi la akvajn herbojn. La laboro daŭros ĝis la komenco de majo.

 

    En taŭga temperaturo la herboj estis elkreskigitaj de semoj antaŭe falintaj sur la fundon de la lago. Se ili ne estos ĝustatempe forigitaj el la akvo, kaj ilia putraĵo malbonigos la akvan kvaliton, aŭ povas ĉirkaŭvolvi helicojn de boatoj. La akvaj herboj ne estas multe utilaj, escepte de la uzo kiel nutraĵoj por fiŝoj, kaj ili plejparte estas sekigitaj kaj traktitaj kiel rubaĵoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments